Hejmpaĝo > Kio estas Esperanto ? > Nia grupo de pasionaj kaj spertaj instruistoj...
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 24a oktobro 2024
Nia grupo de pasionaj kaj spertaj instruistoj...
Esperanto estas pli ol nur simpla lingvo. Ĝi estas vera ponto inter kulturoj, iu komunikilo kiu transpasas la lingvajn barojn kaj kiu antaŭenpuŝas pacon, kompreneblecon kaj amikecon. Tra tiu lingvo, ni ne nur deziras instrui la bazojn kaj la subtilaĵojn de Esperanto, sed ankaŭ inviti vin partopreni en la konstruado de estonteco, en kiu la interŝanĝoj inter la diversaj kulturoj fariĝas pli atingeblaj kaj riĉaj.
Nia grupo de pasionaj kaj spertaj instruistoj estas ĉi tie por akompani vin en ĉiu etapo de via lernado. Se vi deziras aŭ sekvi kursojn interrete, aŭ partopreni en praktikajn atelierojn aŭ komuniki kun aliajn lernantojn dum niaj eventoj, vi trovos sur nia retpaĝo la necesajn ligilojn por progresi kaj superregi tiun mirindan lingvon.
Esperanto estas ankaŭ bonega maniero por malkovri novajn ideojn, diversajn vidpunktojn kaj valorojn pri tolereco kaj solidareco. Kiam vi alvenas en nia komunumo, vi ne kontentiĝas lerni la lingvon ; vi fariĝas kiel aktoro de bela homa aventuro.
Ni kuraĝigas vin esplori niajn retpaĝojn, aliĝi al niaj kursoj kaj aktive partopreni en niaj renkontiĝoj kaj eventoj. Ne hezitu skribi al ni viajn demandojn kaj kunigi viajn spertojn. Ĉiu voĉo gravas kaj eĥas nian mision konigi Esperanton.
Konstruu kune mondon, kie komunikado estas strekto al la unueco kaj la kunhelpeco. Ni deziras al vi belan eksperimenton dum viaj lernoj, malkovroj kaj renkontiĝoj.
Bonvenon en nia esperantist-aventuron !